111 Fabloj - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 63
111 Fabloj - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 63
KAMPARANO EN MALFELICHO
Al Kamparan', al provizeja lok',Shtelisto trafis en la nokt'.Li venis kun malbon-intenco:Esploris chambron li de planko ghis plafon',Kaj chion shtelis la fripon'.Chu por shtelist' ekzistas konscienco?Vespere la kampul' ekdormis en richec',Sed en maten' vekighis malprospera,Ja kvazau almozul' mizeraMalbonas la vekigh' de tiu spec'.Do la Kampul' malgajas kaj sopiras,Parencojn siajn vokas li kun plor',Najbarojn chiujn petas pri favor':"Chu vi ne helpos min en malfelicha hor'?"Jen chiu hom' konsilon taugan dirasKaj saghas multe en rezon'."Ho bel-amiko! Estas ja malbon',Char ofte vi babilis laukutimePri posedajho via ghranda nur."Alia tuj rimarkis: "Por futur'Vi metu provizejon pli proksime.""Ghi estas tute vana vort'."Eldiras nun najbaro Foko:"Ne gravas provizeja loko,Kolerajn hundojn havu vi en kort'.Hundidon mi volonte donus:Anstantau ghi en akvo dronus.Donacus prefere mi al najbar'Por la bonfar'."Kaj la amikoj en bonkor' ghentilajLau sia povo kaj inklin'Konsilojn multajn donis tre utilajn,Sed en real' neniu helpis lin.Se dum la viv' mizer' al vi impetos,Vi provu iri al amik':Konsilos li abunde kun logik',Sed se pri helpo vi amikon petos,Ektrafos lin momente en kondut'Nur surdo kaj mirakla mut'.