77670.fb2 111 Fabloj - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 64

111 Fabloj - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 64

KORNIKO KAJ KOKINO

Jen kiam dum milit'Al forto kaj insid'De malamik' la ruzo kontraustarisKaj tiucele oni jam preparisForcedi Moskvon, — tuta loghantar'El la chefurbo sin ekmovisKaj savon sian en veturo trovis,Pro la invad' impeta de barbar'.Tumulton tiun grandan de tegmentoRigardas kun trankvil' kornik'."Kaj kiun vojon havas vi, amik'?"Demandas nun Kokin' en veturil-torento;"Ja okupant' impertinentaTrovighas tute en proksim'!""Chu min koncernas la afero?"Kornik' respondas: "Tute sen dangheroEn urbo restos mi. Min fremdas via tim'.Kornikoj por manghad' ne taugus lau kutim'.Do mi kun gastoj vivos tute bone.Kaj eble min ektrafos laubezoneFromagho au ostet' en iu foj'.Adiau, kokulin', felicha estu voj'."Kaj fakte la kornik' en urbo restis,Sed ghi ne ghuis tute pri bonstat' —Turmentis gastojn la mizer-malsat'Kaj la korniko mem en supo baldau estis.Jen tiel homo blindas en praktik':Vi sekvas al fortuno tre proksime,Sed kiam proksimighos pli intime,Nur trafos supon, kiel la kornik'!