77670.fb2 111 Fabloj - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 65

111 Fabloj - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 65

MALSHPARULO KAJ HIRUNDO

Okazis, juna bel-sinjor',La heredinto de havajho richa,Malshparis ghin por la plezur' felicha,Kaj fine venis hor',Ke restis el havajh' nur palto sola:Char blovis tiam vintro en sever',Timigis lin la frosto negh-tavola.Jen vidas li Hirundon en aer',Kaj oni scias bone —Alflugas la hirund' al ni printemp-sezone.Do vendis li la palton lastan for.Ghi estas en printemp' objekto sen valor'.Chu vesti varme sin, dum strebas tuta teroAl ghojo de printemp' kaj luksa bel-vetero,Dum fughas griza frost' al norda region'!Konkludo estis lau rezon'.Forgesis tamen li pri la proverba vero:Ke unu nur hirund' ne gravas por sezon'.Kaj fakte: en subit' revenis frost' rigora,Jen knaras veturil' sur negho krak-sonora,Plenfumas kamentub' kaj vitrojn kun grad'Ornamas jam glaci'.Pro frosto la sinjor' farighis larme-plora,Jen vidas li sur negh' kadavron de Hirund'.Frapita de chagren' ghis la anim-profund',Tremante pro malvarm', li diris en ekzalto:"Sentauga bird'! Vin kaptis morta fin',Sed multe mi plenfidis vin, —Kaj jen en la rezult' mizeras mi sen palto."