111 Fabloj - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 73
111 Fabloj - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 73
DU KAMPULOJ
"Saluton, frat' Fadej!" "Saluton, frat' Jegor!""Vi kiel fartas, bon-amiko?""Ne scias tute vi pri malfelich-uniko.Jen Dio punis min: la domo brulis for,Kaj mizerighis mi de tiu sama hor'.""Sed kiel? Estas ghi malbona entrepreno!""Jen tiel. Dum Kristnask' okazis la festeno:Mi iris kun kandel', en nokto, al cheval'.En kapo estis bru', pro drinko, sendispute.Ekflamis en moment' jen pajlo en la stal',La domo kun havajh' forbrulis tute.Kaj vi, amik'?" — "Min punis persekutePotenca Dio, — estas tragedi':Jen krurojn miajn perdis mi,Kaj pro miraklo nur mi restis viva tiam,Mi ankau dum Kristnask' en kelon iris iam,Kaj ankau drinkis mi tro multe da bier'Kun mia amikaroKaj por eviti brulon lau eraro,Estingis mi kandelon pro dangher'.Sed en mallum' — de supro ghis la ter'Faligis min diablo en insido.De tiu temp' mi restas invalido.""Pri via malfelich' vi kulpas mem",Stefano diris kun mokem':"Vi vane plendas kaj babilasPri brulo en hazard' kaj akcidenta fal':Por ebriul' egale malutilasChu helo de kandel' au de mallum' vual'.