77670.fb2 111 Fabloj - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 77

111 Fabloj - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 77

LUPO KAJ MUSIDO

Jen griza Lupo kun kruel-arog'Fortrenis shafon al arbara lok',Sendube ne por gasta celo.Mizera shaf pereis en moment',Ghin shiris Lup' per sia akra dent'Kaj ostoj shafaj krakis sur makzelo.Sed, malgrau avidec', ne manghis Lup' ghis fin',Kaj apud la restajh' kushigis sin,Ripoze kun agrablo sata.Sed per odor' de mangho allogataMusid' malgranda venis en sekret',Silente en la musko ghi rifughis.Jen pecon de viand' ghi kaptis kaj ekfughisAl sia nesto, al arbet'.Post la vizit' de nekonata gasto —La Lupo en terur'Ekmughis nur.Li krias: "Rabo! Al sekur'!Shteliston kaptu sen prokrasto!Pereis jam entute mia richo!"Okazis en la urb' simila malfelicho:Horloghon shtelis bub' de la jughisto Klim',Kaj krias la jughist': "Rabado!"