77670.fb2 111 Fabloj - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 86

111 Fabloj - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 86

ENTERIGO

Ekzistis la kutimo en Egipto, —Dum enteriga pompa procesi'Lamentis ploristin' kun lauta kri'.Jen foje dum marshad' al kriptoDungitaj ploristinoj kun grimac'Lamentis en funebra grandiozoSekvante homon richan al ripozo,Al loko de eterna pac'.Pasanton iun kaptis la supozo,Ke la malghoj' profundas kun sincer'Kaj diris li: "Lau mia profesioJen revivigh' okazas per magio.Sorchisto eslas mi, kapabla per mister'Mortinton fari vivoplena.Akceptu vi miraklon por konsol'.""Ho, patro nia! Estu via vol'!Sed pefas ni pri la favor' subtena,Ke post la tagoj kvinForprenu mort' denove lin.Sentaugis li dum estis viva, —Vivante ne utilos li;Sed lau funebra tradici'Redungos oni nin al ploro kolektiva."Sentaugas ofte la richul'-sinjor',En lia morto estas nur valor'.