111 Fabloj - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 91
111 Fabloj - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 91
PARNASO
Post kiam Greka land' forpelis diojn forKaj oni en sukces' disdonis teron sanktan,Al fama lok' Parnas' alvenis mastro ankau.Azenojn sur Parnas' jam pashtas la sinjor'.Kaj tiu Azenar' la fakton konis,Ke Muzoj sur Parnas' en kant' agrable sonis.Do ili diris: "Al Parnas'Ne vane ni alvenis en amas';Al mondo tedis jam plezuroj de la Muzoj.Agrablos por la mond' Azen-amuzoj."Jen unu lautas kvazau por instru':"Ekkantos mi kaj vi daurigu plu!Kaj sen konfuz' forjhetu timon egan!Ni gloru nian forton gregan,Kaj pli ol Muza kanta rond',En strebo al muzik' ni kantos por la mond'!Kaj al triumf' de nia entrepreno,Por ke ne estu ajna embaras',Decidu ni: sen vocho de azenoNeniun ni akceptu al Parnas'."Aprobis Azenar' azenanParolon bel-sagacan kaj konvenan, —Kaj nova kantistar' kantachis sen ghentil',Ja kvazau knaris veturil'Kun neshmiritaj radoj mil.Sed kia estis fin' de tiu bruo kanta?Ektedis al sinjor' la hhoro muzikantaKaj brutojn de Parnas' forpelis li al stal'.Al malsaghul' mi diros kun moral'Per vortoj de proverb' konstanta:Se kap' malplenas kiel trog',Ne helpos ghin ech bona lok'.