77670.fb2 111 Fabloj - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 94

111 Fabloj - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 94

SCIURO

Servadis kun fideloSciuro al Leon'. Kaj estis famo ech,Ke servo de Sciur' agrablis al la regh'.Agrabli al Leon' ne estas bagatelo.Da nuksoj granda char' — jen pago lau promes'.Bonegas la promes', sed temp' rapide pasas,Kaj ofte jam malsat' Sciuron embarasas;Kaj ofte la Sciur' larmetas dum komplez';Rigardas ofte ghi al verda brancha alto;Jen saltas en altec' amikoj kun plezur',Krakante sen ripoz' nuksetojn frandas nur,En ghuo kaj felich' amuzas sin per salto.Sed veni al nuksuj' ne riskas la Sciur';Ghin tenas la ofic' per sia forta shnur',En ghia strech-labor' forestas tute halto.Sed tedis al Sciur' la servo kun fervor',Maljuna estas ghi, ne taugas por labor',Rezultas nun eksigh' lau regha skrib-ordono.Da nuksoj granda char' alvenis en aldono.Bonegas la donac' de regha eminent'!Verdire, estas ghi por mangho granda lukso.Nur sola malbonajh': por mangh' de bela nuksoEn busho de Sciur' neniu restis dent'.