77753.fb2
Pardonu, sinjoro eldonisto. Mi dankas vin en la nomo de mia maljuna patrino, kaj mi tuj revenos al mia kupeo. Do, dum Brita traserĉis sian valizon, mi ekstaris kaj, fitrompe kaŝante mian esperantistecon, proponis al ŝi en la laŭdira lingvo de internaciaj vojaĝantoj: «May I help you?»[14]
Ŝi turnis sin al Renata kaj demandis:
- Kion volas de mi tiu entrudulo?
- Verŝajne iom fuŝpalpi vin.
Mi ne povis min deteni de protesto:
- Ne kredu, ke ...
Renata malfermegis la okulojn. Brita falis de la benko, feliĉe en miajn brakojn. Kaj ambaŭ ekkriis ĥore:
- Ho! Vi parolas Esperanton!
Hipokrite mi firme tenis plu Britan, kvazaŭ ŝi ne kapablus stari sola. Mia maldekstra polmo volbiĝis sur ŝia verda stelo, dum miaj liberaj fingroj skolte esploris aliloke agrablajn montetojn kaj valetojn. Mi murmuris per naiva voĉo:
- Jes, fraŭlinoj, mi estas esperantisto. Mi nur ne volis ĝeni vian konversacion.
Malvolonte Brita disiĝis de mi kaj residiĝis.
- Tiu aventuro estus amuza, se mi ne estus perdinta mian bileton.
- Ne gravas, Brita. Ĉu mi rajtas nomi vin Brita? Kiam la kontrolisto revenos, mi pagos novan bileton. Kaj mi ĝojus povi inviti vin al vespermanĝo en Kolonjo. Tie mi konas malgrandan hotelon. Post la vespermanĝo eble ni povus kune ...
La pastro en sia angulo estis verŝajne tiel surprizita aŭdi min subite paroli kun la junulinoj en ties nekonata lingvo, ke lia breviero elglitis el liaj manoj kaj falis antaŭ liajn piedojn. Li simple diris: «Merda!»,[15] kaj, dum li levis de la planko la libron kaj la disflugintajn bildojn de sanktuloj, mi sagace diris al miaj novaj amikinoj: «La idioto en la angulo estas itala pastro».
Post kiam mi aĉetis bileton de la kontrolisto, Brita ne sciis, kiel esprimi sian dankemon. Mi sugeste respondis:
- Estas facile. Ankaŭ mi nomiĝas Luĉjo...
Renata direktis demandan rigardon al sia kunulino kaj, kliniĝinte al ŝi, flustris kelkajn vortojn en ŝian orelon. Kun brilaj okuloj kaj ruĝaj vangoj ili akceptis mian inviton, konsentante interrompi la vojaĝon en Kolonjo.
- Sed ne pli ol unu tagon.
- Ne pli ol unu nokton, kolombinoj miaj. Post la matenmanĝo ni reiros kune al la stacidomo.
Dum la dek minutoj, kiuj restis ĝis la alveno en Kolonjo, mi provis paroli pri la vetero, la pejzaĝo kaj la pasinta kongreso. Sed ambaŭ amoremulinoj estis jam image en la granda kolonja lito, kaj ili varmigis min, detale priskribante per krudaj terminoj la voluptaĵojn promesitajn al mi kaj la ĝuojn atendatajn de mi. Mia plumo ruĝiĝus de honto, se mi trudus al ĝi laŭvortan transskribon de tiu lasciva konversacio.
Kiam la trajno malrapidiĝis, ni senpacience ekkaptis nian pakaĵon kaj iris en la koridoron. La itala pastro dume ĉesis maĉi sian latinon, por fiksi sur mi naŭzitan rigardon, kvazaŭ li flarsentus mian abomenan pekemon. Ni elvagoniĝis kaj gaje paŝis sur la kajo inter aliaj vojaĝantoj, kiam la fenestro de nia kupeo subite malfermiĝis kaj la itala kleriko kolere blekis al ni:
- Porkoj!
Kaj, por montri, kiel lerte li manipulas la nuancojn de la internacia lingvo, li kriis ankoraŭ pli laŭte:
- Geporkoj!
Ni haltis kaj interŝanĝis konsternitajn rigardojn. Renata grumblis:
- Tiu fiulo estas vera porko, kiu spionis nian babiladon. Vere pravis la prezidanto de la Esperanto-movado, kiam li proponis, ke oni pafmortigu ĉiujn samideanojn, kiuj ne portas la verdan stelon.
Mi cerbumis pri la granda nombro da esperantistoj inkognite vagantaj tra la mondo, sed Brita petole pugnis min en la stomakon.
- Nu, Luĉjo, se ni staros ĝis morgaŭ sur tiu kajo, mi ne povos paradi antaŭ vi en la verda ĵartelzono de profesoro...
La nomon de la fama fetiĉisto forglutis la grincado de preterveturanta vagonaro.
Deka epizodo:
KIEL MI ŜTOPIS TRUOJN
ANKAŬ EN LA PLENA ILUSTRITA VORTARO
Per fajfilo oni fajfas
(Fundamento de Esperanto,
Ekzercaro, § 34)
Sub la tablo la piedeto de s-ino Lambresto morse martelis mian ŝuon, dum ŝi simplanime rigardis sian edzon kun ŝajna atento al lia babilado pri neologismoj. Komence, kiam oni surtabligis la rostitan kokidaĵon, mi pensis, ke la unua tuŝo estas hazarda, kaj mi ĝentile retiris mian piedon. Post kelkaj minutoj tamen mi denove sentis mildan premon sur mian ŝuon, kaj, ĉe la fromaĝo, mi estis ja certa, ke la bela Korina Lambresto decidis vigle flirti kun sia gasto. Mi do akceptis ĝis la fino de la tagmanĝo la agrablan subtablan koketadon.
Kun flegma mieno mi trinkis mian kafon, kaj tra la fumo de mia cigaro mia rigardo vagis de la grandaj bluaj okuloj de la ĉarmega hipokritulino al la osta vizaĝo de Lambresto, kaj de la alloga supro de ŝia dekoltaĵa sulko al liaj maldensaj lipharoj. Per akuta voĉo li donkiĥote atakis la muelilojn de Neologismujo. Mi aŭtomate kapjesis, ne aŭskultante liajn vortojn, sed pensante: «Stranga paro. Li estas proksimume 60-jara kaj verŝajne ne kontentigas la sekretajn dezirojn de sia juna edzino, alie ŝi ne serĉus feliĉon aliloke. En ŝi certe subbrulas braĝo, kiu atendas oportunan blovon, por transformiĝi en frakasan lafofluon».
Mian revadon subite interrompis lia falseto:
- Samideano, vi ne atentas miajn parolojn. Ĉu vi havas zorgojn?
- Ne, tute ne.
- Aŭ ĉu vi ne samopinias kiel mi pri la pereiga influo de la novigantoj?
- He, he, eble, ke...
- Ne eble! Oni kondamnu ĉiun neologismon. Ĉu ne, Korina?
- Jes, Adalberto.
La piedeto morsis al mi: «Ve, mi devas ĉiam respondi: jes, Adalberto».
- Nu, en mia oficejo por ĝenerala statistiko, oni alkutimiĝas al reguleco, klareco, konservemo, kiuj estas la fundamento de bone organizita socio. Ĉu ne, Korina?
- Jes, Adalberto.
La piedeto petis mian pardonon sub la tablo. Per mia libera maleolo mi karese trankviligis ŝian suron.
- Ekzemple mi aĉetis antaŭ multaj jaroj la vortaron de Kabe, kaj tiu admirinde simpla libro tute sufiĉas por miaj bezonoj. Korina akiris diablan eldonaĵon, kiu nomiĝas Plena Ilustrita Vortaro. Mi foliumis ĝin kun abomeno. Ĝi estas vera neologismaro.