77753.fb2
- Ta ta ta. Fi! Fi! Kaj ankoraŭ fi! Ĉu ne, Korina?
- Jes, Adalberto.
La piedeto komprenigis al mi: «Ha! Kian vivon mi pasigas kun tiu ulo!»
Lambresto grincis plu:
- Cetere, samideano, ĉu vi scias, kial ni invitis vin hodiaŭ al tagmanĝo? Pro via midzuminado. Ĉu ne, Korina?
- Jes, Adalberto.
Mi eksaltis kaj rigardis ambaŭ gastigantojn per okuloj plenaj de demandsignoj. La piedeto ordonis: «Ne ekscitiĝu, atendu pacience». Mi balbutis:
- Pro mia mi, midz, midzuminado?
- Jes. Korina donacis vian libron Kruko kaj Baniko al sia japana korespondantino. Ĉu ne, Korina?
- Jes, Adalberto.
La piedeto tamburis al mi: «Ho! Kiel via ŝercaro amuzis min!»
- Konfesu, ke via libro ne havas la plej etan literaturan aŭ moralan valoron.
- Mi konfesas.
La piedeto ekkriis: «Ho!»
- Mi ja ne legis vian libron, ĉar mi malfidas la modernajn aŭtorojn. La neĝa blovado de Puŝkin, La kastelo de Prelongo de Valienne, jen bonaj, klaraj modeloj de sana literaturo...
- Ĉu vi legis tiujn modelajn librojn?
- Ne, sed mi aŭdis, ke ili estas fidelaj al la Fundamento. Kaj la vorto Fundamento revenigas min al 1a kompatinda japana korespondantino. Ŝi skribis al Korina, ke sur la unua paĝo de via libro ŝi trovis nekompreneblan vorton: midzuminado. Efektive ĝi ne estas menciita en la vortaro de Kabe, kaj, ha ha, permesu, ke mi ridu, Korina vane serĉis ĝin en sia Plena Ilustrita Vortaro, kiu tamen ne avaras ĉiajn strangaĵojn kaj trivilaĵojn. Ĉu ne, Korina?
- Jes, Adalberto.
La piedeto furiozis: «Aj, miaj nervoj!»
- Ĉu vi konscias la gravecon de la problemo? Vi kaj viaj samuloj kripligas nian internacian lingvon al nekomprenebla ĵargono.
- Oni ne troigu...
- Ĉu vi opinias, ke mi troigas, kiam mi asertas, ke mi hontas ne povi doni taŭgan respondon al japanino, jes samideano, al japanino! Ŝi ankaŭ demandis, ĉu tiu vorto eble deriviĝas de la japana mitsu-minato, kies signifo estas «tri pordegoj». Mi ne kuraĝas pensi, ke via prozo estas tiel dubasenca, ke ĝi povus perturbi la imagon de honestaj virinoj.
- Sinjoro Lambresto, trankviliĝu, tiu vorto ne aludas korpajn aperturojn.
- Ĉu? Kion do Korina respondu al sia korespondantino? He! Kion?
Lia segilvoĉo incitis miajn orelojn kaj ankaŭ la oreletojn de Korina, kiel ŝia piedeto konfirmis al mi.
- Sinjoro Lambresto, bonvolu pripensi la vorton miozoto. Se iu donacas tiujn floretojn al amata homo, tio simbole signifas: «Ne forgesu min». Tial la poetoj nomas miozoton neforgesumino. Same...
Kolere Lambresto ekstaris kaj malpacience ĵetis sian buŝtukon sur la tablon.
- Ne, ne, mi petas vin. Ne parolu pri la poetoj. Ili estas la ĉefaj tombofosistoj de Esperanto. Mi ja vidas, ke vi... Sed, pardonu, mi devas iri en mian oficejon, por solvi gravan problemon pri la nombrado de la bervalaj stratoj.
- Do ankaŭ mi foriros.
- Ne, bonvolu resti. Ĉar vi ŝatas la poezion, mia edzino legos al vi siajn versaĵojn. Ĉu ne, Korina?
- Jes, Adalberto.
La piedeto emfazis sur mian piedkalon: «Jeees, restu, mi petas!»
Li iris. Kaj, dum servistino deprenis la manĝilaron, Korina kondukis min en saloneton.
La abrupta disiĝo de niaj piedoj kaŭzis egan ĝenon inter ni. La subtablan intimecon anstataŭis ia monduma tono, kiu aliigis nin en indiferentajn neŭtralulojn. Afektante fremdan mienon, Korina demandis:
- Sinjoro, ĉu vi deziras trinki konjakon, dum mi serĉos miajn verketojn?
- Volonte, sinjorino.
Post kelkaj minutoj ŝi revenis kun tri lernejaj kajeroj, en kiuj ŝi kaligrafiis siajn versojn, kaj la deklamado komenciĝis. Odoj, sonetoj, baladoj kaj rondeloj sekvis en unutona voĉlegado: Printempa arbaro, Unua renkonto, La infanoj de l' plugisto ktp.
- Ĉu vi scias, ke mi iam ricevis la duan premion por originala poezio?
- Ha! Mi gratulas vin.
Ŝi modeste ridetis kaj plue recitadis. Dum ŝia melodia voĉo lulis min, mi pli ol la versojn atentis la ĉarmojn de la legantino. Tian korpon disponas la filistro Lambresto! Ha! Tiuj kruroj, tiu dekoltaĵo, tiu ronda brusto, tiuj blondaj haroj, tiu rava vizaĝo en la manoj de la statistikisto! Tio estas ja pura krimo. Ĉu oni do ĉiam ĵetos perlojn antaŭ la porkojn?
- Samideano, mi legas, mi legas, kaj ni tute forgesis, ke vi venis por klarigi, kio estas midzuminado. Mi ankoraŭ ne scias, ĉu tio estas komparebla kun floroj aŭ kun tri pordoj. Vi parolis antaŭe pri neforgesumino...
- Jes, kara samideanino, tio estas analoga gramatika formo. Mi klarigu ĝin per ekzemplo: kiam amparo decidas sin dediĉi al amoraj ludoj, okazas, ke la viro diras al sia kunulino: «Midzu min». Tiun ludon oni nomas midzu-min-o, kaj la sufikso ad montras la agrablan daŭron de tiu amuziĝo: midzu-min-ad-o.
- Hm, hm! Mi provos memori vian klarigon.
Ŝi silentis momenton, kvazaŭ ŝi preparus novan demandon, sed ŝi fine proponis:
- Nun, se vi volas, mi kantos al vi kanzonon, kies tekston kaj muzikon mi komponis.
- Ho, brave!
Ŝi sidiĝis antaŭ piano kaj petis min stari apud ŝi, por turni la paĝojn de la manskribita partituro: La forĝisto de l' amo. Mi ne ege interesiĝis pri la teksto de la multaj strofoj; mi nur memoras la refrenon:
En la forĝejo de mia kor'
Ha, ha, ha, ardegas la flamo.