77753.fb2 El la vivo de bervala sentaugulo - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 2

El la vivo de bervala sentaugulo - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 2

- Kial vi ne kontentiĝas per Esperanto, anstataŭ vagadi tra la arbaro kiel duonsovaĝulo?

La sekvantan tagon mi vagis tra la apudurba arbaro kun mia nova amikino, samideanino Daisy. Ŝi estis beleta, rufa, verdokula knabino, kies apenaŭ perceptebla angla akcento ravis min. Mi estis jam montrinta al ŝi la gotikan katedralon, la urbodomon, parton de la muzeo, la glaciaĵejon Alasko, kaj nun ambaŭ ni sidis sur musko, en ebriiga odoro de konvalo. Tenante ŝian maneton, mi paradis per miaj freŝaj konoj de la internacia lingvo, sed min incitis ŝia moka maniero korekti miajn kelkajn eraretojn, poste petole ridetante kaj rigardante min per friponetaj okuloj. Mi kompreneble provis ne ŝoki tiel senpekan junulinon, mi atentis la ĉastan karakteron de miaj esprimoj, sed, kiam ŝi diris al mi: «Ne parolu pri la angla lango, sed pri la angla lingvo», samtempe malicete elŝovante al mi sian rozan langon, mi kun iom da spitemo demandis ŝin:

- Mia kara Daisy, ĉu en via puritana kurso oni instruis vin pri la Sekretaj Sonetoj de Peneter?

La kristalaj perloj de ŝia rido subite silentigis merlon super niaj kapoj. Daisy alproksimigis siajn lipojn al mia orelo kaj flustris:

- Soneto 36: «Oni ĝin faras, sed ne priparolas». Ĉu mi recitu plu?

Mi ne povis respondi, ĉar, renversante sin sur la muskon, ŝi premgvidis mian vizaĝon al parto de sia korpo, kie ŝi povis facile teni mian kapon en la varma tenajlo de siaj femuroj. En fulmodaŭro mi nur ekvidis sub mia nazo verdan pugujeton. Verda estas la koloro de espero, de Esperanto... kaj ankaŭ de esperantado, ĉu ne, ĉarma legantino?

Dua epizodo:

KIEL MI NASKIGIS ESPERANTISTOJN

La patro estas bona

(Fundamento de Esperanto,

Ekzercaro, § 8)

Kiam iu satiristo iam titolis la prezidanton de nia movado «la papo de Esperanto», multaj samideanoj kredis, ke en tiu kromnomo kuŝas ia aludo pri lia ordonema karaktero, pri lia rifuzo de ĉia diskuto, pri lia katedra tono. Tute ne. Ne pro tio, sed pro alia kialo oni komparis lin kun la vatikanestro Paŭlo la VIa. Tiu mia reĝustigo de la vero helpu la venontajn historiistojn de Esperanto, se ili almenaŭ penos legi mian modestan kontribuaĵon.

La tuta afero komenciĝis en 1947. Tiam, en nia studenta grupo, mi cerbumis kun kelkaj kamaradoj, kiel ni povus doni al la movado decidigan puŝon antaŭen. Propagandaj paroladoj aŭ disdonado de prospektoj surstrate alportis al ni ĝis nun nur kruelan disreviĝon. Iun vesperon ni ricevis subitan iluminiĝon, legante artikolon pri «denaskaj esperantistoj». La struktura analizo de la vorto «denaska» logike kondukis nin al la nerefutebla konkludo, ke «denaskajn esperantistojn» oni devas «naskigi». Kaj, por naskigi esperantiston, estas necese kaj sufiĉe fekundigi esperantistinon. Kial neniu eltrovis tion pli frue?

Dum longaj vesperoj ni ellaboris kvinjaran planon kaj preparis nin al nia tasko de «naskigistoj». Efektive ni ne rajtis kontentiĝi per nura instigo de jam ekzistantaj esperantistaj patroj al senĉesa multigado de sia idaro. Ni devis ankaŭ oferi niajn proprajn personojn al tiu nobla celo, dediĉante nin precipe al la gravedigo de la senedzaj samideaninoj. Se iu ankoraŭ bezonus pruvon pri la seriozeco de nia entrepreno, tiu sciu ekzemple, ke ni eliminis el nia rondo pederastiulon, tial ke li ne estus plenuminta sian funkcion de «naskigisto» kun la necesa entuziasmo. Kiel plian ekzemplon mi citos eltiraĵon el la ĵuro, per kiu ni solene ligis nin al nia titana laboro:

- Mi ĵuras ne malŝpari miajn fortojn kun neesperantistino, sed rezervi ilin plene por la pligrandigo de la movado (Art. 3).

- Mi ĵuras, ke mi tute fordonos min al la lotumita samideanino, ne plendante pri ŝia aĝo aŭ eventuala malbeleco, sed atentante nur ŝian fekundeblecon (Art. 7).

Ho! Nia tasko ne estis facila, kaj ni bezonis nian tutan junan fervoron, por efektivigi nian planon. Unue ni atakis niajn du bervalajn klubojn. Ĉiu «naskigisto» rajtis decidi propravole la metodon, la taktikon, la oftecon de siaj alproksimiĝoj al la verdulino elektita de la sorto. La ĉefa afero estis, ke li promesigu al ŝi dum la geiĝo paroli nur la internacian lingvon kun la venonta ido. Tiel ni povis fabriki ne nur «denaskajn», sed eĉ «dekoncipajn» esperantistojn.

Komence mi estis bonŝanca, ĉar la loto atribuis al mi junan virinon, kies grandaĝa edzo jam ne povis atingi rezultaton konforman al nia regularo. Ŝi ne longe rezistis al mia amindumado kaj poste mem aktive kunlaboris por la progreso de la movado. Kaj post kelkaj monatoj ŝia edzo povis ĝoje miri, ke liaj malfortaj baraktetoj tiel bele rondigis ŝian ventron.

Tamen mia amiko Peĉjo estis la plej rapida el ni ĉiuj, ĉar ĝuste naŭ monatojn post la komenco de nia naskiga kampanjo lia provizora kunulino akuŝis belan bebon.

Kiam ni eksciis la novaĵon en nia studenta grupo, ĉiuj ĉeestantoj ekstaris kaj kantis la himnon kun larmoj en la okuloj. Ni des pli alte taksis la meriton de Peĉjo, ke la patrino estis fraŭlino Berta, la 65-jara sekretariino de la biblia studrondo. Ŝi lasis sin delogi nur post kiam nia kolego citis al ŝi la ekzemplon de Sara, kiu donis filon al Abraham en sia 90a jaro.

Post kelkaj monatoj ni entreprenis misiajn ekspediciojn al aliaj urboj. Tie ni mem prisemis novajn terenojn kaj ankaŭ varbis disĉiplojn, kiuj helpis nin disvastigi nian revolucian metodon. La plej favora medio por nia apostolado estis kompreneble la kongresoj, ĉu naciaj ĉu internaciaj. Ampleksa estis la agadkampo dum la kongresoj, sed la limigita daŭro de tiaj kunvenoj ne ebligis al ni organizi sisteman distribuon de la amortasko. La «naskigistoj» do lasis sin gvidi de sia iniciatemo, kaj la estontaj generacioj devos agnoski nian senliman sindonemon, kiu igis nin rezigni la plej interesajn partojn de la kongresa programo, por kuri de japana instruistino al la edzino de akademiano kaj de osta vegetaranino al novzelanda bahaistino. Kaj ni deĵoris plu dum la postkongreso.

Feliĉe pliiĝis la nombro de la helpantoj, kiuj en diversaj landoj prenis sur sin la noblan taskon generi novajn esperantistojn. Nia faka organizaĵo aliĝis al la tutmonda movado, kaj en ĝia organo «Seksperanto» aperis statistikoj, konsiloj, direktivoj, por ekzemple kunordigi la laboron de niaj membroj kaj malhelpi, ke «naskigistoj» neutile prisemu jam prisemitan grundon.

Ho! Kiel fieraj ni estis pri la rezultato de nia fekunda penado. Ĉu vi memoras la atmosferon de amo, kiu en tiu epoko penetris en ĉiujn tavolojn de la movado? Vi verŝajne ne atentis tiam kelkajn detalojn, sed reprenu malnovajn gazetojn kaj rigardu la oficialan foton de la kongresoj en Almelo, Opole aŭ Olinda. Ĉu vi rimarkas, kiom da kongresaninoj estis gravedaj? Dank' al ni! Kaj kvin jarojn poste ĉiuj gazetoj emfazis, ke neniam antaŭe oni vidis tiom da partoprenantoj en la infana kongreseto, kiom en Parizo. Dank' al ni!

Ni estis sur la ĝusta vojo. Ni sciis, ke ni eltiras la Esperantan organizon el ĝia longa stagnado kaj baldaŭ atingos la celon, dronigante UNO'n Kaj UNESKO'n sub nia nombro.

Ve! Katastrofo! Same kiel la unua mondmilito estis terura bato kontraŭ la ideo pri lingvo internacia, tiel mortige trafis nian naskigan agadon diabla inventaĵo, kiu antaŭ kelkaj jaroj disvastiĝis tra la tutmonda virinaro: la kontraŭkoncipa pilolo! Sencela nia klopodado, sensenca nia ĵuro, finita nia agado, detruita la kavalirordeno de la naskigistoj. Antaŭ ol malaperi, nia organo «Seksperanto» konsilis al siaj legantoj aboni la gazeton «Grajnoj en Vento»...

Kiam la papo Paŭlo la VIa ekmilitis kontraŭ la malbeninda pilolo, ni iom esperis, ke ni povos pluigi nian agadon almenaŭ en ia katolika medio. Bedaŭrinde, kiel ĉiuj inoj, ankaŭ la piulinoj ekamoris nur pro la plezuro, ne zorgante plu pri denaskaj katolikoj kiel antaŭe. Ni atentigis la prezidanton de la Esperanto-movado pri la grave kompromitita estonteco de la internacia lingvo. Li tuj anatemis en gazetartikoloj kaj en la antaŭparolo de la jarlibro tiujn samideaninojn, kiuj uzas la pilolon. Ve! Krom kelkaj dankleteroj de pilolfabrikoj pro la senkosta reklamo, la sola rezultato estis, ke sensprita humuristo nomis nian prezidanton «la papo de Esperanto». Fi!

Tria epizodo:

KIEL MI FARIĜIS KUNFONDINTO DE UEA

En la lingvo «Esperanto»

ni vidas la estontan lingvon

de la tuta mondo

(Fundamento de Esperanto,

Ekzercaro, § 22)

Iam sidante en la granda salono de la Sentema Mimozo, mi trankvile tintigis per la maldekstra mano du glacierojn en mia glaso da aperitivo, dum mia dekstra mano komforte kuŝis sur la larĝa, gastama postaĵo de mia apudulino Tina. Ambaŭ ni observis sceneton, kiu okazis en la salono inter ĉina maristo kaj la ruĝhara Zora. Uzante miksaĵon el tri piĝinoj kaj mime enŝovante per la fingroj imagan manĝaĵon en sian ŝmacantan buŝon, li provis komprenigi al ŝi, ke li deziras frandi ŝian interfemuraĵon.

Kiel sperta putino Zora kutime akceptis ĉiajn kapricojn de siaj unuhoraj gastoj. Sed ĉifoje ŝi rifuzis kontentigi sian voreman klienton pretekste, ke ŝia intima karno ne eltenus bastonetojn. Ŝi ja legis, ke ĉinoj ĉiam uzas bastonetojn por manĝi... Ekestis disputo: Zora obstine skuis la kapon, ne komprenante la klarigojn ĵargonitajn de la ĉino. Kaj, kiam li prenis ŝian brakon, por treni ŝin en ĉambron, ŝi kriĉis kaj baraktis, frakasante du glasojn. Envenis mia amiko Ernesto. Ne sciante, pri kio temas, li tuj ekkaptis la protestantan[1] ĉinon je la kolumo kaj, antaŭ ol mi povis interveni, ĵetis lin eksteren. Poste li laŭte deklaris, ke la Sentema Mimozo estas bonmora bordelo kaj ke li ne toleras tumulton en sia establo.

Kiam Ernesto sidiĝis apud ni, metante sian mastran manon sur la liberan gluteon de Tina, mi klarigis al li, ke la ĵusa bedaŭrinda incidento estis denove kaŭzita de la lingvaj baroj inter la popoloj. Mi profitis la okazon, por prediki la internacian lingvon:

- Ernesto, pripensu, ke, se Zora kaj la ĉina kliento estus parolintaj Esperanton, nun ŝi estus senpene gajninta iom pli da mono, kaj via gasto, kontentigite, prikantus la agrablaĵojn de la Sentema Mimozo ĝis la fundo de Azio.

Silente Ernesto ŝovis sian ĉapelon malantaŭen, jese balancante la kapon, kaj, kiam mi priskribis al li la doloron de la juna Zamenhof pro la malpaco reganta en Bialistoko inter malsamlingvaj komunumoj, mia tono iĝis tiel konvinka, tiel arda, ke la malmolkora Ernesto ne povis malhelpi larmon brili ĉe la rando de lia maldekstra okulo. La venko estis proksima.

- Ernesto, organizu Esperanto-kurson en la Sentema Mimozo.

Por montri sian konsenton, la bordelestro mendis botelon da ĉampano kaj deklaris, ke tiun vesperon mi rajtos ĝui la ĉarmojn de Tina senkoste.

Du tagojn poste mi komencis instrui la pensionaninojn de la Sentema Mimozo. Mi bedaŭras, ke la vesperaj gastoj ne povis vidi la grandan salonon transformitan ĉiumatene en klasĉambron por la deviga kurso. Ankaŭ Ernesto diligente lernis la dekses regulojn de la Fundamento. Li ne preterlasis unu lecionon, kaj baldaŭ li povis alkroĉi apud sia pordo belan kupran ŝildon: «Esperanto parolata».

La novaĵo diskuris tra la esperantistaj grupoj de la bervala regiono, kaj ĉiuj viraj samideanoj volis ekkoni la unuan bordelon en la mondo, kie prostituitinoj oficiale pepas en la internacia lingvo. Multaj neesperantistoj, ne komprenante la signifon de la ŝildo, opiniis, ke temas pri nova diboĉa specialaĵo de la Sentema Mimozo, kaj eniris, por provi ĝin. Tina, Zora, Meta, Kalina kaj ties kunulinoj fervore klerigis tiujn gastojn, kaj preskaŭ ĉiuj poste decidis lerni Esperanton.

La entrepreno de Ernesto tiel ekprosperis, ke li parolis pri tiu sukceso dum kongreso de bordelestroj en Hamburgo. Pluraj kolegoj el Hongkongo, San-Francisko, Marsejlo, Rio-de-Ĵanejro kaj aliaj havenurboj tuj enkondukis tiun mirindan helpilon en siajn voluptovendejojn. Du aŭ tri skribis al Ernesto, por peti konsilojn de li.

Tiam mi antaŭvidis la neceson interligi la verdajn malĉastejojn, kaj kun Ernesto mi ellaboris la statutojn de nova societo, la Unuiĝo de Esperantistaj Amordomoj, mallonge UEA. Nian entreprenon rapide kronis granda sukceso, pruvo, ke ni plenumis urĝan bezonon de la homaro. Ĝis nun la kompatindaj vojaĝantoj, maristoj, komercistoj, misiistoj, kongresanoj, aviadistoj, ĵurnalistoj, kiuj migras tra la mondo, devis kontentiĝi per hazardaj renkontoj, fordoni sin al malnoblaj ĉiesulinoj, kiuj senhonte ekspluatis ilin, blinde fidi fremdajn konsilojn aŭ stultajn kutimojn kaj tial ofte trafi fiaskon, kiel la ĉino en la komenco de mia rakonto.

Poste la translima amorvivo estis pleje faciligata dank' al UEA. En niaj jarlibroj estis troveblaj la adresoj de 123 esperantistaj amordomoj en 17 diversaj landoj. Ĉe ĉiu adreso estis menciitaj la prezoj kaj la specialaĵoj (la t. n. fikfakoj) de la deĵorantinoj. Niaj domoj estis malfermitaj al ĉiuj, sed la UEA-membrokarto rajtigis postuli 30%an rabaton. Por akiri tiun privilegion, ĉiam pli da viroj aliĝis al UEA.

Ankaŭ grandan servon faris UEA al la Esperanto-movado. Ĝi zorgis ekzemple pri la amuza parto de la internaciaj kongresoj. Du aŭ tri bordelestroj de la koncerna lando estis ĉiujare komisiataj delegi al la kongreso difinitan kvanton da putinoj, kiuj sperte flegis la distradon de senokupaj fraŭloj aŭ de aliaj kompatindaj soluloj. Ĉu vi rimarkis lastan jaron, ke multe pli da viroj ol kutime ĉeestis la universalan kongreson? Kaj ke, dum nur virinoj preĝis ĉe la internaciaj Diservoj (kun prediko en Esperanto), la viroj ĝenerale preferis promeni en la ombraj parkoj aŭ simple ripozi en siaj hotelĉambroj? La statistikistoj atribuas tiun fenomenon al la 20 %a dumkongresa rabato, kiu aldoniĝis al la kutima 30 %a rabato.

Kaj kion diri pri la helpo donita al multaj lernintinoj, kiuj antaŭe ne sciis, kiel uzi siajn lingvajn konojn post la kurso? Nun ili povis konfidi sian sorton al nia societo, kaj, post vojaĝo al Libano aŭ al Sud-Ameriko, ni disponigis al ili loĝon, nutron, monon kaj idealan okupiĝon je la servo de la homaro. Tio estas ja pli alloga ol leki malnovajn poŝtmarkojn, por glui ilin en polva albumo.

Nia UEA do floradis plu, kiam unuavide negrava incidento skuis la fundamenton de nia organizo kaj trudis al ni kelkajn reformojn de la statutoj. Iun posttagmezon de majo tuta grupo da usonaj maristoj elŝipiĝis en Roterdamo. Post la vizito de pluraj drinkejoj, ili hazarde preterpasis konstruaĵon portantan nian siglon. Pensante, ke tiu domo estas nova amuzejo ankoraŭ ne menciita en la lasta jarlibro, ili tuj eniris kaj, prezentante siajn UEA-kartojn, postulis viskion kaj plezurdonantinojn je 30 %a rabato. Kiam oni rifuzis tion al ili, ili ekkondutis skandale, blekante, ke ili plendos ĉe la Centra Oficejo de UEA en Bervalo pro tiu fia trompaĵo. Poste, serĉante en la ĉambroj iel uzeblajn inojn, ili fine trovis novan junan tajpistinon, kiun ili perfortis sur ŝia labortablo, tiel difektante preskaŭ tute novan skribmaŝinon.

Tiu konsterna okazaĵo subite montris, ke ni ne sufiĉe atente elektis la nomon de nia societo. Ekzistis du UEA-oj: unu vegetanta en Roterdamo kaj unu prosperanta en Bervalo. Ĉar la alia, malgraŭ sia malgraveco, estis fondita antaŭ nia, ni grandanime rezignis la arbitracion de la Internacia Kortumo en Hago. Tiu roterdama UEA cetere ne povas konkurenci kun ni, ĉar ĝi okupiĝas nur pri la neŭtralaj (?) bezonoj de la homaro.

Nia honeste akirita fortuno ebligis al ni preni sur nin ĉiujn elspezojn. Ni aĉetis al la tajpistino novan verdan uniforman kalsoneton, al UEA novan skribmaŝinon kun supersignoj, kaj la enirejon de la Sentema Mimozo nun ornamas novaj neonlumigitaj literoj, kiuj anstataŭas la iaman siglon. Efektive ni deklaris al nia notario, ke, por eviti ĉian miskomprenon, nia societo de nun nomiĝas «Senpena Amorado Tutmonda».