77753.fb2
La ĉefo ĵetis al mi maltrankvilan rigardon kaj frapetis mian ŝultron:
- Mi komprenas, ke la sortobato trafinta vian kolegon perturbas vian nervan sistemon. Al tio aldoniĝas la trolaborado en nia ministerio. Mi promesas al vi dusemajnan ferion post la plenumo de via misio.
- Mia misio?
- Jes, ni nepre bezonas fidindan, laboreman oficiston en nia pariza konsulejo. Pro viaj bonaj konoj de la franca lingvo mi elektis vin, por anstataŭi dum kelkaj semajnoj vian malsanan kolegon. Morgaŭ vi devos veturi al la franca ĉefurbo.
Mi jese grimacetis:
- Vi honoras min, sinjoro direktoro. Dankon, sinjoro direktoro.
Dume mi pensis: «Maljuna simio, ĉu vi ne komprenas, ke vi konfuzas mian kvietan viveton en Bervalo? Kion diros la amikinoj, kun kiuj mi zorge aranĝis rendevuojn? Ha! Kial mi lernis la francan lingvon en la gimnazio anstataŭ la hotentota aŭ la kreola?»
Kiam mi ekstaris, la direktoro premis mian manon:
- Mi gratulas vin pro via tuja akcepto. Mi scias, ke la bervalaj aferoj estos en bonaj manoj dum via deĵorado en Parizo. Dankon.
Li longe skuadis mian manon, rigardante min rekte en la okulojn kun la solene stulta mieno de iu, kiu emus ekkanti la Himnon.
Du horojn poste mi pakis en mian valizon ses ĉemizojn, la Fundamenton, elektran razilon, bervalan-francan vortaron, du botelojn da maljuna vinbrando, ok parojn da ŝtrumpetoj, ekzempleron de la Petit Larousse, mian frakon kaj la intencon aĉeti en la Galerioj Lafayette ĉion, kion mi kutime forgesas, kiam mi vojaĝas.
Oni disponigis al mi komfortan loĝejeton en kvieta strato de la 16a distrikto, proksime de la konsulejo de Bervalo en Parizo. La malvasta oficejo de la kompatinda G. Noreo, kies seĝo bonvene malfermis al mia postaĵo siajn gastamajn brakojn, estis jam duone okupita de kvindekjara vireska sekretariino, kiu sadiste traktis sian samaĝan skribmaŝinon, kvazaŭ ŝi volus venĝi al ĝi pro la tro malrapide venanta emerituro. Ŝi interrompis la klakklakadon kaj grumblis al mi sian nomon, kiun mi ne komprenis. De malantaŭ eksmodaj okulvitroj ŝiaj akraj okuloj uzis kiel celgrajnon verukon ornamantan la pinton de ŝia levita nazo, por pli bone pafi al mi sian plej malŝateman rigardon. Ŝia vinagra voĉo avertis:
- Sinjoro, mi ne toleros, ke vi organizu orgiojn en tiu ĉi oficejo.
- Sed, fraŭlino, mi...
- Ta ta ta! Ne kontraŭdiru, sinjoro. En mia aĝo oni konas la viraron. La ekzemplo de la fia Noreo pravigas min. Eble lia putrado en hospitalo igos lin bedaŭri siajn porkaĵojn.
- Ĉu vere li...
- Ĉu vere? Ha ha! Li kredis, ke li povas mistifiki min, ofte sendante min porti negravajn leterojn en la plej foran kvartalon de Parizo. Sed mi sukcesis surprizi lin. Ĉu vi scias kie?
Mi kapneis. Ŝia veruko tremetis pro retrospektiva triumfo, kiam ŝi bojis:
- En la brakseĝo, kiun vi nun okupas!
Sub mia postaĵo mi subite sentis ian fluidon de homa sento pacience amasigita de mia kolego en la fotela materio.
- Kaj ĉu vi scias, kun kia kreaĵo li gimnastis en tiu brakseĝo? Vi neniam divenus. Kun japanino!
Dua ondo da fluido suprenkurigis laŭlonge de mia spino fortajn vibrojn de universaleco. F-ino Veruko kolere frapis la ekkrian punkton de la malnova skribmaŝino kaj lamentis plu:
- Mi rimarkis, ke de kelka tempo la ĉi-tieaj viroj pli kaj pli serĉas rilatojn al japaninoj. Ili eĉ edzinigas ilin. Ĉu do la azianinoj havas sub la jupoj alion ol ni eŭropaninoj? He, kion vi opinias pri tio?
Timante, ke la megero proponos al mi tuj kontroli per propra mano, ĉu ŝi estas malsame konstruita ol ekstremorientanino, mi hipokrite respondis:
- Fraŭlino, mia laboremo ne lasas al mi sufiĉe da tempo por pripensi tiajn problemojn. Kiam mi ne estas en la oficejo, mi volonte helpas vidvinojn kaj orfinojn. Kaj, se vespere restas al mi kelkaj minutoj, mi dediĉas ilin al krucvortenigmo, antaŭ ol enlitiĝi je la oka.
Tiu kortuŝa priskribo de mia modela vivo pensigis al f-ino Veruko, ke antaŭ ŝi sidas ekzemplo ĝis nun neniam trovita en ŝia longa esplorado pri la viraj hontindaĵoj. Kun obtuza murmuro ŝi ekfuriozis kontraŭ sia klavaro, kvazaŭ ŝi tajpus militdeklaron al Japanujo. Du tagojn poste f-ino Veruko rikanis:
- Morgaŭ vespere vi ne povos enlitiĝi je la oka. Jen invitilo de la aŭstralia ambasadoro. La konsulo kaj la unua sekretario ne estas nuntempe en Parizo. Vi do devos reprezenti Bervalon en la «Kangurufesto».
- Mi surmetos mian frakon kaj...
Ŝi raŭke blekis:
- Vian frakon? Aĥ! Ĉefe surmetu ŝtalan kalsonon kun sekurigaj butonoj: verŝajne ĉeestos ankaŭ inoj el la japana ambasado.
La ekkria punkto de la laca skribmaŝino rompiĝis sub sovaĝa frapo de ŝia kolbaseca montrofingro.
Multajn homojn akceptis la aŭstralia moŝto en siaj salonoj de la Iena Avenuo. Efektive ankaŭ kelkaj azianinoj elegante cirkulis inter la gastoj, sed unuavide neniu el la ĉarmulinoj ŝajnis multe pli virovora ol la ceteraj invititinoj. Hazarde renkontante samideanon Ralph Harry, kiu ĵus forlasis por kelkaj tagoj sian ambasadon de Aŭstralio en Saigono, mi esperis, ke almenaŭ li kapablos objektive raporti pri la flava danĝero. Bedaŭrinde la apudesto de lia edzino trudis al li nur klerigan babiladon pri la historia, kultura kaj kulinara rolo de kanguruoj en Aŭstralio. Sekve mia soifo je scio devige cedis al mia soifo je viskio.
Dum s-ro Harry emfazis, ke ventra poŝo ofte pli utilus al hominoj ol al makropinoj, mi ekvidis tute proksime rondan, firman, allogan, enmanigindan maldekstran mamon. Tiu mamo estis ja natura parto de paro, sed ĝi ŝajnis al mi iom pli karesinda ol la dekstra rondaĵo pro la verda steleto brilanta sur ĝi. Mi lerte manovris al la juna posedantino de la belega brusto, kaj, tintigante niajn glasojn, mi simple flustris kun mia rideto numero tri:
- Je via sano, samideanino.
- Ho! Vi estas esperantisto? Kia plezuro!
Prenante ŝian liberan manon, mi kisis ĝin kaj deklaris, ke mi ĝuas ankoraŭ pli egan plezuron, konstatante la ekzistadon de tiel ĉarmaj esperantistinoj en Parizo.
Flatite, ŝi malkovris la blankajn perlovicojn kaŝitajn malantaŭ ŝiaj frandindaj lipoj kaj diris, ke mi verŝajne estas eksterlandano.
- Jes, mi estas bervalano. Kiel vi rimarkis tion?
- La franca etiketo ne permesas kisi la manon de senedza virino.
- Ho, pardonu, fraŭlino...
- Pinson, Mikela Pinson. Ĉiuj nomas min Mimi.
- Mimi, vi certe senkulpigos min, se mi klarigos al vi, kiel ofte min embarasis la franca kisado.
Ŝi miris:
- Ĉu vere? La bervalanoj tamen havas certan reputacion pri...
- Ne miskomprenu min. Mi ne parolas pri la volupta tuŝludo de la lipoj, sed pri la dusenca franca vorto baiser. Antaŭ multaj jaroj, kiam mi unuafoje vojaĝis al Francujo, mi diris al sinjorino, ke ŝi estas «kisinda», kaj ŝi regalis min per vangofrapo.
Mimi eksplodis per rido.
- Ĉarma Mimi, estas facile moki min, sed pripensu la malfeliĉajn homojn, kiuj lernas la francan lingvon. Oni tiel ofte asertis al ili ĝian klarecon kaj logikecon, ke ili miras, kiam ili ricevas vangofrapon pro la uzo de vortoj normale registritaj en la Petit Larousse.
- Ĝi estas tre pruda vortaro.
- Ĝuste tion mi riproĉas al ĝi. Tial mi bezonis multajn provojn, hezitojn, palpadojn kun diversaj helpemaj virinoj...