77753.fb2
- Hm! Mi ne scias, ĉu tio estis la plej taŭga momento...
- Mi ne povis elekti.
- Certe ne, mia kolombino. Mi gratulas vin pro via kuraĝo. Ni pacience atendu la rezulton.
- Jes, sed, atendante, ĉar mi estas via kolombino, prenu vian pafilon kaj estu mia ĉasisto, ĉu vi volas, karulo?
La respondo el la Elizea Palaco alvenis pli rapide ol ni supozis, ĉar la postmorgaŭon mi trovis sur mia skribtablo leteron, kiun mia kara eldonisto faksimilis por vi sur la apuda paĝo. Konfesu, ke tiu historia dokumento, en kiu la ĉefo de granda nacio skribas «Vivu Esperanto», ludas por nia movado pli gravan rolon ol rezolucio de UNESKO aŭ sopiro al Nobelpremio. Mia entuziasmo fariĝis ankoraŭ pli granda, kiam generalo De Gaulle antaŭ ĵurnalistoj ne kaŝis sian malemon al Volapük. Kiel kutime oni vane cerbumis en la redaktejoj pri tiuj sibilaj paroloj. Nur mi kaj kelkaj iniciitaj parizaj samideanoj kapablis kompreni, ke tiu atako kontraŭ mortinta universala lingvo ree substrekas la unuarangecon asignitan de la generalo al la vivoplena Esperanto en siaj profetaj vizioj pri la estonteco de Eŭropo.
La ĵurnalistoj denove rompis al si la kapon, kiam la generalo organizis referendumon, kies nea rezulto estis por ĉiuj antaŭvidebla. Eĉ seriozaj gazetoj, kiel «Le Monde» kaj «Le Canard Enchaîné», ŝpinis plej fantaziajn teoriojn pri la intenco de la ŝtatestro demisii pro bagatela preteksto. La kompatinduloj, ne konante lian respondon al mia letero, ja ne povis scii, ke generalo De Gaulle retiriĝos en sian provincan restadejon ne nur por skribi siajn memoraĵojn, sed precipe por studi Esperanton kaj prepari ĝian devigan enkondukon en ĉiujn lernejojn de Atlantiko ĝis Uralo.
Intertempe mia kolego G. Noreo definitive venkis siajn palajn treponemojn, kaj mi devis redoni al li lian brakseĝon kaj lian f-inon Veruko. Mimi Pinson akompanis min al la Liona Stacidomo. Ŝmirante mian vizaĝon per ŝminko diluita en larmoj, ŝi plorsingultis:
- Mia Cezaro, mia Luĉjo, mi vizitos vin dum miaj ferioj. Antaŭe mi skribos al vi. Mi esperas, ke ĝis tiam nia kara lingvo estos tiel disvastigita en Francujo, kiel en Bervalo.
En Bervalo mi retrovis miajn belajn bervalaninojn, mian komfortan fotelon, miajn krucvortenigmojn, miajn amikojn, mian bone organizitan fraŭlan viveton. Plurfoje en 1969 kaj 1970 mi skribis kelkajn liniojn al la fama retiriĝinto, eĉ koloran poŝtkarton el la Universala Kongreso en Vieno. Nur sekretariino respondis al mi, ke la generalo nuntempe okupiĝas pri tre gravaj aferoj. Mi komprenis la klaran aludon, kaj mi pacience atendis la gongofrapon el Francujo, kiu skuos la Eŭropan Komunumon.
Ve! La 10an de novembro terura novaĵo kuris tra la konsternita mondo. La granda generalo subite mortis.
Tiam mi akute sentis la vanecon de mia laboro, la vantecon de la vivo, kaj mi preskaŭ senesperiĝis. Sed, relegante la historian leteron, mi murmuris: «Jes, li pravis: vivu Bervalo, vivu Esperanto!» Kaj mi decidis ankaŭ skribi miajn memoraĵojn. Ili eble ne estas ĉiam edifaj, sed kiu el miaj legantoj estas senpeka, tiu unua ĵetu al mi ŝtonon.
PRÉSIDENCE DE LA RÉPUBLIQUE
Paris, le 23 mars 1969
LIBERTÉ - ÉGALITÉ - FRATERNITÉ
Monsieur le Secrétaire Adjoint
par intérim
Consulat de Berval
23 bis, rue Lauriston
PARIS (16e)
Monsieur,
Certes, je connais bien les difficultés que rencontrent les étrangers qui étudient notre langue. J'ai donne naguère a mon Académie Française des directives, pour que fussent extirpées de la grammaire et du vocabulaire les anomalies les plus criantes. Hélas! Un quarteron de vieillards entêtés, plus enclin à se livrer à la rogne et à la grogne qu'à œuvrer au-dessus de toutes les querelles, a réussi à paralyser le travail de simplification d'une langue que j'avais un temps envisage de faire adopter par nos voisins européens.
J'ai donc décidé de prendre moi-même en main, dès a présent, un problème d'autant plus urgent que le monde anglo-saxon, sous prétexte que ses marchands et ses colporteurs rôdent aux quatre coins de notre planète, tente de faire accroire à quelques naïfs que son idiome hétéroclite peut servir de truchement entre tous les peuples.
J'ai observe avec attention la sage politique linguistique menée dans votre bel et bon pays de Berval. J'ai pu constater tous les avantages que la langue du docteur Zamenhof avait apportés aux citoyens bervaliens. Je le dis bien haut et sans ambages: c'est cette voie qu'il faut suivre.
Je n'ai réussi jusqu'à ce jour à trouver personne à qui je pusse confier les rênes de notre grand pays, mais, soyez-en sûr, dès que j'aurai, comme on dit en France, découvert «l'oiseau rare», je consacrerai ma personne au développement de votre magnifique langue internationale.
Et je vous prie, Monsieur, de bien vouloir crier avec moi: «Vive la France, vive Berval, vive l'espéranto».
Naŭa epizodo:
KIEL ONI POVAS IAFOJE BELE VOJAĜI SEN STELOJ
Mi veturis du tagojn kaj unu nokton
(Fundamento de Esperanto,
Ekzercaro, § 29)
La unua junulino, kiu eniris en la kupeon, senĝene diris al sia kunulino en flua Esperanto:
- Vidu, Brita, du delogotajn virojn!
Brita ekridis kaj respondis, metante sian valizeton al la pakaĵrakon:
- Ĉu pastro estas viro aŭ nur neŭtrala estaĵo? Min pli allogas la alia. Rigardu do liajn elegantajn lipharojn.
Kutime mi tuj alparolas renkontatajn samideanojn kaj precipe samideaninojn, sed ĉi-foje mi dankis la sorton, tiu igis min perdi mian insignon, kaj, ŝajnigante, ke min ege interesas la lasta numero de «Le Soir» aĉetita en Bruselo, mi atente aŭskultis la babiladon de la du belulinoj priparolantaj jen miajn lipharojn, jen la severan mienon de la pastro, kiu trankvile legis sian brevieron en angulo de la kupeo, apud la koridoro. Ili konversaciis kun la libereco de homoj konvinkitaj, ke oni ne povas kompreni ilin. Esperanto estas ja tiel malmulte disvastigita...
Tiamaniere mi baldaŭ eksciis detale multajn petolaĵojn travivitajn de ambaŭ friponetinoj dum ĵus okazinta junularkongreso. Kial mi idioto ne partoprenis en tiu kongreso? Se ne mia korpo, almenaŭ mia koro estas tiel juna!
Dum la trajno rapidis tra la nordgermana ebenaĵo, mi ofte devis kaŝi mian vizaĝon malantaŭ «Le Soir», por ne perfidi mian ridemon. Plurfoje mi estis tuj intervenonta, sed mi rezistis al la tento kaj tiel estis rekompence informata plu pri eksterprogramaj kongresaĵoj raportotaj de neniu gazeto.
- Ha, espereble Luĉjo ĉeestos la tendaron en Primoŝteno. Kia taŭro! Ĉu vi memoras la lastan nokton, Renata?
- Jes, Brita. La kompatindulo... Mi kredas, ke ni vere trouzis lin.
La junulinoj fermis la okulojn kaj silentis. La verdaj steloj ornamantaj iliajn maldekstrajn mamojn leviĝis je kvin coloj, puŝite de sopira enspiro, kiu ŝveligis iliajn brustojn pro danka rememoro pri la triopa kongresa litludo.
- Ĉu via akademiano ne estas ĵaluza? Li pasigis pli da tempo kun vi ol en la kongreso, al kiu li estis invitita, por prelegi pri tedaj aferoj.
- Se li estus parolinta pri nia nokta renkontiĝo de pasinta mardo, la temo estus certe interesinta ĉiujn kongresanojn.
- Ho, Brita, rakontu tion al mi.
- Tio amuzos vin. Li estas fetiĉisto. Kiam mi estis nuda en lia hotelĉambro, li prenis el sia valizo longajn verdajn ŝtrumpojn, kiujn mi devis surtiri.
- Hi hi! Verdaj ŝtrumpoj!
- Jes, atendu. Poste li postulis, ke mi agrafu ilin al verda ĵartelzono. Li videble havis plenvalizon da verda galanterio, kaj li klarigis al mi, ke la verda koloro stimulas lian amoremon de post la tago, kiam li ricevis la ateston pri kapableco. Li mem konservis en la lito sian longan verdan kalsonon.
Brita kaj Renata tiel brue gakegis pri la akademiana moŝto, ke la pastro, ĝenate en sia psalma susurado, ĵetis al ili malaproban rigardon. Mi mem pene retenis mian gajecon, pensante pri la serioza mieno de tiu mania akademiano, kiu digne reprezentas sian landon en niaj kongresoj. Ne, samideano, ne! Ne atendu de mi, ke mi konfidu al vi lian nomon. Nur atentu: se via edzino aŭ via amatino revenos de kongreso kun verda ĵartelzono, vi povos esti certa pri via kokriteco.
Renata komencis babili frivolaĵojn pri iu Felikso, fakdelegito por vegetarismo, sed mi ne sukcesis scii, kiom da karna plezuro la feliĉa Felikso spertis en ŝiaj brakoj, ĉar ĝuste en tiu momento ruĝe balteita kontrolisto ŝovis la pordon de la kupeo kaj diris: «Die Fahrkarten, bitte». [11]
Bileton tiris la pastro el sia breviero, mi el mia poŝo kaj Renata el sia mansaketo. Sed Brita, esplorante ĉiun traserĉeblan ujon aŭ ingon, trovis nenion. Ŝi senhelpe rigardis la kontroliston. Afable li diris: «Suchen Sie weiter, Fräulein. Ich komme nachher wieder».[12]